
La
Publika Elementa Lernejo en Ĉajovice
LA
UNUA
ILEI-LERNEJO EN LA MONDO:
La Publika
Elementa Lernejo en Ĉajovice
apud
Krakovo
ILEI
IĜIS OFICIALA PATRONO DE LA LERNEJO EN ĈAJOVICE
La 16-an de aprilo, dum
la Konferenco de la
Pola
Sekcio de ILEI estis subskribita interkonsento
inter la lernejo de Ĉajovice kaj ILEI. Laŭ tiu interkonsento ILEI iĝis oficiala
patrono de la lernejo.
La pola sekcio, kiu tre proksime
kunlaboras kun la lernejo
ekde aŭg. 2004, daŭrigos la kunlaboron kiel reprezentanto de ILEI. Ni
planas ankaŭ kunordigi ĉiujn
lernejojn en Pollando, kie Esperanto
estas instruata kaj utiligata.
La interkonsenton subskribis la direktorino de la lernejo, Agnieszka
Basista
kaj, nome de ILEI, la ILEI-komitatanino, Maria Majerczak. Post la
manpremo
estis tralegita la speciala salutmesaĝo de la Prezidanto de ILEI,
Radojica
Petroviæ, kaj interŝanĝitaj simbolaj donacetoj: floro, kun simbolaj
signifoj de
la koloroj kaj longdaŭreco de la planto,
kaj
ringo kun la verda stelo simbolanta gvidadon kaj kunigadon. Dum la
ceremonio
regis tre solena kaj ĝoja etoso. La tutan aranĝon planis kaj kunordigis
Maria
Majerczak.
La sfero de la kunlaboro difinita per la interkonsento estas edukado,
sen
financaj devigoj. Ĝi ligiĝas al universalaj kaj ĉiutempaj valoroj de
Esperanto,
kiuj estas komuna komprentereno de la esperantistoj kun la aliaj homoj.
Krom
tiuj, la Internacia Lingvo proponas al la lernejoj ĉiam kreskantan
nombron kaj
rangon de praktikaj uzoj.
Ĉie ekzistas homoj malfermaj, larĝmensaj, aktivaj, ofte ne sciantaj pri
tiuj
ebloj, ravitaj ekkoninte ilin, kaj pretaj utiligi Esperanton. Tio pli
vaste
malfermas la vojon al la ĉefa agadtereno de ILEI – la
lernejoj.
Maria Majerczak

La direktorino de la Publika
Elementa Lernejo en Ĉajovice, Agnieszka Basista (maldekstre) kaj la
ILEI- komitatanino, pola ILEI- sekciestrino Maria Majerczak subskribas
pol- kaj esperantlingvajn ekzemplerojn de la interkonsento pri la
patroneco.

La
subskrib-int-in-oj montras la subskrib-it-ajn dokumentojn (fot.MO).
FOTO-RAPORTO
antaŭa
paĝo |
supren
|