Kontakto
ilei.pollando.eo@gmail.com
mtatara@gmail.com
tel. (+48) 12 651 74 79
- Magdalena Tatara - kontakt-persono de ILEI-Pollando kaj
kasistino; ŝi akceptas ankaŭ aliĝojn al ILEI kaj abonojn.
DEĴORADO de la ILEI-aktivuloj en la sidejo de ILEI-PL:
marde, 17.15 - 18.30, dum la lerneja jaro (ĝis la 20 junio 2007).
Dum la deĵorado okazas renkontiĝoj de esperantistoj kaj ĉiaj interesiĝantoj pri Esperanto. Ĉiu povas renkonti ĉiun. Ni invitas vin kore!
La sidejo de ILEI-PL troviĝas en Krakovo, ĉe la Jan Matejko-Placo,
- je 3-minuta pieddistanco de la Ĉefa Stacidomo "Kraków G³ówny" (fervoja) kaj
- je 5-minuta pieddistanco de la ĉefa busa stacidomo "Regionalny Dworzec Autobusowy" - RDA.
Kiel atingi la lokon
De la stacidomo iru al la
Basztowa-strato (Baŝtova - "Bastiontura" strato). Vid-al-vide al la
Barbakano (ronda fortikaĵo) vi vidos la Matejko-Placon (dekstre de la
strato).
Eniru la placon.
Maldekstre troviĝas la Akademio de Belartoj (Akademia Sztuk Piêknych).
Malantaŭ tiu domego turnu maldekstren en la etan I.Paderewski-straton
kaj tuj dekstren. La preciza adreso estas: Rynek Kleparski 18 (domego
de gimnazio), apud la foirejo.
Vizitoj eblas nur dum la deĵortagoj kaj -horoj.
ATENTON!
Antaŭ ol viziti nian ejon, bv. konsulti nian retpaĝon.
1. Oni trovos ĉi tie informojn pri la aktualaj deĵortago kaj deĵorhoroj, same kiel pri aranĝoj.
2. Ni konsilas konsulti ĝin ankaŭ 1-2 tagojn antaŭ la alveno por vidi, ĉu ne estas ŝanĝoj, ekz. grava aranĝo okazanta en alia loko.
Dum la lerneja somerferio
(20 junio - 1 sept.) ne okazados renkontiĝoj ĉe la Matejko-Placo.
Ni ferias, sed se iu el
ni estas en Krakovo, niaj aktivaĵoj okazas en diversaj interesaj ejoj
kaj naturlokoj de la urbo kaj la ĉirkaŭaĵo. Do, venontaj al Krakovo
eksterlandanoj povas kontakti ILEI rekte, retpoŝte aŭ telefone. Ni
estos dankaj, se - pro la ferio - oni faros tion sufiĉe frue.
Ankaŭ polaj esperantistoj estas tre bonvenaj.
Pri kulturaj aferoj, vizitoj, renkontiĝoj bv. kontakti samtempe Internacian Centron de la Kulturoj en Krakovo: MCKultur.ICK@gmail.com (direktoro: Maria Majerczak). ICK organizas interkulturajn renkontojn.
antaŭa
paĝo
|
supren
|
|
|