| Ĉefpaĝo de la portalo | ILEI | ICK | Studenta E-rondo  |  Krakovaj E-aranĝoj
Menuo
 Agado
Novaĵservo - ĉiuj informoj
 
NOVAĴSERVO - ĉiuj informoj



Internacia  Esperanto-Festivalo  "Paco kaj Espero"


Dagestana  Socia Organizacio - Inform-analitika Centro "Rakurs" kaj
la registaro de Respubliko Dagestan kore invitas vin al la
Internacia  E-Festivalo  "Paco kaj Espero".

Ĝi okazos inter la 7-a kaj 12-a de majo en pitoreska bordo de la
Kaspia maro. Dagestanaj esperantistoj havas bonajn tradiciojn en
organizado de la amasaj aranĝoj - ĉi tie pasis la I-a Tutsovetia
Laborbrigado kaj la XX-a OkSEJT, tradiciaj majaj Kaŭkaziaj
E-Renkontiĝoj kaj Internaciaj E-tendaroj. Nun vin atendas interesa
Festivalo, dediĉata al la 60-jariĝo de la Venko.

En  la  provizora  programo  estas  antaŭvidataj: loĝado en bonaj
kondiĉoj en la ĉemara ripozejo "Laro" inter ĉefurbo de Dagestan
Maĥackala kaj unu el la plej antikvaj urboj de la planedo Derbent;
interkona vespero; solena malfermo  kun la partopreno de la gvidantoj
de la respubliko kaj famaj poetoj, artistoj en la speciala salono;
fotoekspozicio sub la titolo "La  Mondo  de  Espero"  (viaj  verkoj
estas  bonvenaj!); internaciaj koncertoj; vizito al la festa koncerto
de majstroj de kulturo de la respubliko  -  eventuale kun partopreno
de la gastoj; partopreno en la festaj aranĝoj de la  respubliko;
ekskurso al la 5-miljara urbo Derbent kaj ĝia fama fortikaĵo kaj
vina kaj konjaka uzinoj kun gustumado de niaj sunaj trinkaĵoj;
ŝipa ekskurso kun ŝaŝlikumado. Kompreneble, kvizoj, bard-kafejo
kaj diskotekoj ankaŭ ne mankos. Vere amikeca etoso, konatiĝo kun
la unika kulturo de la Monta Lando, ĝiaj noblaj tradicioj, popolaj
artoj kaj metioj, bona ripozo atendos vin!

Ĉiujn gastojn oni renkontos en la flughaveno kaj stacidomo, dum la
tuta semajno ĉe ni deĵoros bona buso.

Speciale por tiuj, kiuj demandas min pri la sekureco - la situacio
estas kvieta, krome, oni speciale  gardos  la ripozejon. Por
dagestananoj la vortoj amikeco kaj gasto  estas  sanktaj! Dum la
tuta perido ĉe ni deĵoros ĵurnalistoj de ĉiuj respublikaj kaj
reprezentantoj de la centraj rusiaj amaskomunikiloj, inkluzive la
respublikan  televidon.

Okazos gazetaraj konferencoj. Ĉiu partoprenanto krom la suveniroj
ktp. ricevos ankaŭ la filmon pri la aranĝo. Estas preparata
speciala kolora fotorevuo pri Dagestan en Esperanto. Ankaŭ pluraj
aliaj surprizoj atendas la partoprenontojn! Koran bonvenon!

Pri la vizoj por eksterlandaj gastoj zorgos la registaro, do, la
problemoj kun tio ne estas atendataj.

La  organiza  teamo ne estas tro granda, sed inkluzivas du ministrojn,
vic-urbestron kaj aliajn gravulojn, ankaŭ la prezidanton de REU,
sed ankoraŭ pli gravas, ke ni strebos fari ĉion por bonfarto de
niaj gastoj, por la partoprenantoj estu kontentaj kaj ricevu
belajn impresojn!

Bonvenon!

---------

Loko
La Festivalo "Paco kaj Espero" okazos en la ripozejo "Cajka" ("Laro")
surborde de Kaspia maro. Dulokaj komfortaj ĉambroj kun ĉiuj
necesaĵoj. Kune kun la trifoja manĝado la prezo estas vere
modera - 12 eŭroj por tagnokto. Por la civitanoj de Rusio kaj
eks-sovetiaj statoj - 400 rubloj por tagnokto.

Prezoj
Aliĝkotizo: 20 eŭroj. Por la civitanoj de Rusio kaj eks-Sovetiaj
statoj: 200 rubloj.

---------

Pliajn detalojn vi povas peti de Ahman Junusov, iama redaktoro de
Eventoj - rete ĉe: " junusov@xtreem.ru" kaj " junusov@dinet.ru",
telefone kaj fakse: (8722)-630643, Abdurahman Junusov, poŝte:
a/k 39, RU-367000 Maĥaĉkala, Dagestan, Rusio.

laŭ [esperanto-rus-informoj]

---
fonto: "Ret-Info"
     
http://www.eventoj.hu


antaŭa paĝo antaŭa paĝo                                                                     supren
 INTERNACIA LIGO DE ESPERANTISTAJ INSTRUISTOJ (ILEI) - POLA SEKCIO