| Ĉefpaĝo de la portalo | ILEI | ICK | Studenta E-rondo  |  Krakovaj E-aranĝoj
Menuo
 Agado
Novaĵservo - ĉiuj informoj
 
NOVAĴSERVO - ĉiuj informoj



Esperanto kaj la universalaj valoroj   21 marto 2005

  
La elementa lernejo en Ĉajovice apud Krakovo (vidu: Internacia Pedagogia Revuo, 4/2004, p.28)
invitis reprezentanton de ILEI al la debato pri TOLEREMO, kiu okazos en la lernejo la 21-an de marto,  kadre de la EU-projekto „La Tago de la Printempo en Eŭropo". 

Ĉiujare, la unuan  tagon de printempo, oni plikonsciigas la gelernantojn pri iuj el la universalaj homaj valoroj, sur kiuj devus baziĝi la kunvivado en Eŭropo. La debaton en Ĉajovice partoprenos i.a. la vilaĝestro kaj la vojevodia inspektoro.
 

Por ni tio estas okazo montri, kiel dank'al Esperanto estas realigata tolerado.
Ni firme kredas, ke esperantistoj povas porti al la eduksistemo universalajn valorojn, nedisigeblajn de la lingvo, kaj kun ili - Esperanton, kiu mirinde helpas realigadi ilin.

Maria Majerczak


antaŭa paĝo antaŭa paĝo                                                                     supren
 INTERNACIA LIGO DE ESPERANTISTAJ INSTRUISTOJ (ILEI) - POLA SEKCIO