Por
plezuro de la virinoj
13 marto 2005
Tiun "varman"
poemon de s-ro Edward Ja¶kiewicz sendis al ni s-ino Lidia BOGUSZ,
prezidantino
de la E-Klubo en Szczecin.
Tiun "varman"
poemon sendis al ni s-ino Lidia BOGUSZ, prezidantino de la E-Klubo en
Szczecin.
Koran dankon al ŝi kaj
gratulon al la aŭtoro
Maria Majerczak
ILEI
---------- Plusendita mesaĝo----------
Elkore mi dankas al ILEI pro sendo de la bela poemo por virinoj kaj
samtempe mi
sendas poemon, kiun skribis nia klubano Edward Ja¶kiewicz.
Kun amika
saluto
Lidia
INTERNACIA TAGO DE LA VIRINOJ
Kvankam jam forpasis la Virina Tago
tamen ni – la viroj, volas ĝin memori
kaj konservi ja ĝin en nia imago.
Kaj ne nur hodiaŭ ree ĝin honori.
Sed konstante dum ĉiuj jarsezonoj
flegi nian amon al vi, ho reĝinoj
de koroj niaj, Vi niaj vivkronoj!
En komuna sorto la dividantinoj.
Sen Vi nia vivo aspektus mizera,
sensenca, malgaja, tute ne valora.
Nur Vi nin instigas al heroec' vera,
aŭ kontraŭe, ankaŭ al la ag' horora.
Ke Vi al diablo servas oni diras,
ĉar en paradizo tentis Vi Adamon,
tamen ĉiuj viroj al Vi tre sopiras,
forlasante „Eden" preferas la amon.
Ho, steloj brilantaj sur nia ĉielo,
kiujn ni postkuras – blinde obeante!
Gvidu nin tra l' vivo al ĝia kroncelo
volupton de l' vivo plu eternigante.
Verkis: Edward Ja¶kiewicz,
Szczecin
antaŭa
paĝo
|
supren
|