| Ĉefpaĝo de la portalo | ILEI | ICK | Studenta E-rondo  |  Krakovaj E-aranĝoj
Menuo
 Agado
Novaĵservo - ĉiuj informoj
 
NOVAĴSERVO - ĉiuj informoj
Resumo:

La programo ne celis Esperanton, sed la polan literaturon, tamen - krom  interesaj faktoj pri "Sinjoro Tadeo” - aperis en ĝi ankaŭ E-rilataj informoj.

Prezentante ĉe ĉiu verko-fragmento la nomon de la teksto-interpretantino, oni menciis po unu el ŝiaj E-funkcioj. Kaj tiel, kvazaŭ hazarde, aperis mencioj pri E-instruado en polaj universitatoj kaj pri ILEI.

Sub influo de la belega literaturaĵo kaj informoj, la gvidanta la programon redaktorino aldonis siajn emociojn. Kaj tio certe estis la plej granda E-informaranĝo, kiun organizis Maria Majerczak. Ĝis tiam la plej amasa estis aranĝo en 2005, kiun partoprenis 2000 personoj.

 

Tiu  vastega informado montris, ke eblas eviti informadkostojn, se oni lerte uzas la ekzistantajn amaskomunikilojn!

 

Plena artikolo - analizo pri la tre interesaj informad-strategiaj kaj artaj spertoj ligitaj kun tiu radia elsendo.

   

KIEL PREZENTI ESPERANTON EN RADIO?

 

Ni prezentas la bonajn spertojn pri la tre alloga programo pri Esperanto realigita de la krakova esperantistino, Maria Majerczak, kun la mondvaste elsendanta el Krakovo radio RMF Classic.

 

Esperanto aperis en la programo, en kiu ĉiumerkrede, dum 4 horoj, inter la klasikaj kaj filmaj muzikaĵoj, oni prezentas kelkajn mallongajn fragmentojn de unu el la plej konataj (kaj lerneje devigaj) polaj literaturaj verkoj,  tradukitaj en ian lingvon.

La 23-an de januaro 2008 estis prezentita en la Internacia Lingvo la plej prestiĝa pola verko: la nacia epopeo "Sinjoro Tadeo" („Pan Tadeusz”) de Adam Mickiewicz. Dum kvar horoj inter muzikaĵoj aŭdeblis Esperanto!

Estis deklamita la fina fragmento de „Sinjoro Tadeo” - priskribo de sunsubiro kaj la komenca fragmento de la verko - „Litvo, patrujo mia....”

 

La poeziaĵo en Esperanto kaj E-rilataj informoj estis prezentitaj inde, ĉar pere de

 

-   la ĉefverko de la pola literaturo: "Sinjoro Tadeo"  de A.Mickiewicz,

-  bonega - bela kaj fidela - Esperanta traduko de Antoni Grabowski,

-  ĝusta interpreto: la verko estis arte, profesinivele prezentita per la

 

eksterordinara voĉo de  Maria Majerczak. Krome, eblis komparo de la ritmo, rimoj kaj belsoneco de la traduko kun la originalo, des pli ke en ĉiu konkursa fragmenteto enestis unu verso pollingva.

 

La epopeo en la Esperanta versio verŝajne plaĉis al la gvidanta la programon redaktorino de tiu radio, ĉar post la unuaj informoj pri la verko kaj pri Esperanto prezentitaj per objektiva tono, aperis ĉe ŝi tono pli subjektiva, entuziasma kaj konvinkanta.

 

MANIERO INFORMI

 

Ni raportos ĉi tie pri unu el la eblaj manieroj informi pri Esperanto, tiu kiun ni aŭdis dum tiu elsendo.

Okaze de  registrado de la verko-fragmentoj estis menciitaj al la geredaktoroj kelkaj interesaj faktoj pri "Sinjoro Tadeo", kaj mallonge antaŭ disaŭdigo de la programero la redakcio malfermiĝis je informoj rilatantaj la Esperantan tradukon de la nacia epopeo:

- Dank’al tiu traduko la pola nacia epopeo estas konata en la tuta mondo.

- Pere de Esperanto ĝi estis tradukita en la vjetnaman lingvon. Esperanto rolis ĉi tie kiel ponto- lingvo, ktp.

Tial oni ŝanĝis la konkursan demandon pri la lingvo je demando pri la verko, kiun oni aŭdas en Esperanto. Dank’ al tio, la nomo „Esperanto” kaj informoj E-rilataj aperis plurfoje dum la tuta elsendo, kaj ne nur fine, kiel solvo de la konkurso.

En la programo aperis tamen informoj ne nur pri "Sinjoro Tadeo", kaj tio estas speciale grava.

Interesa kaj kvazaŭ hazarda estis informado pri la universitata E-instruado en Pollando kaj pri unu E-organizo. Prezentante ĉe ĉiu verko-fragmento la nomon de la teksto-interpretantino, oni menciis po unu el 3 inter ŝiaj multe pli nombraj E-funkcioj.

Dank' al tio, ke Maria Majerczak instruas Esperanton en Jagelona Universitato la aŭskultantoj eksciis, ke la lingvo estas instruata en tiu prestiĝa kaj mondfama supera lernejo.

Pro la fakto, ke ŝi instruas en la E-fako de Poznań oni eksciis, ke ekzistas universitataj esperantologiaj studoj!

El inter la E-organizoj, en kiuj ŝi intensive agas, oni elektis ILEI, lasante la ceterajn kiel temon de estontaj elsendoj de ĉi tiu radio: la popularigantajn Esperanton en la pola socio: Internacian Centron de la Kulturoj, Klubon de la Esperanta Muziko k.a.

Per la mencio pri la aktivado en ILEI de la verko-interpretantino la aŭskultantoj estis informitaj pri tio, ke personoj, kiuj interesiĝas pri instruado de Esperanto, kunlaboras mondskale ene de la internacia fakorganizo: Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

 

KOSTOJ DE INFORMADO

 

Oni parolas inter esperantistoj pri la grandaj kostoj de informado. 

Eblas, tamen, eviti monkostojn, se oni lerte uzas la ekzistantajn amaskomunikilojn! Tio estas vastega informado!

 

Kvankam la radia programo ne celis Esperanton, sed la polan

literaturon, aperis en ĝi – kiel ni raportis ĉi-supre - informoj pri la Internacia Lingvo. Tiu sperto pruvis, ke ne ĉiam necesas kostoj.

Kio necesas?

1. KOMPETENTO je ĉiu etapo de kunlaboro kun la amaskomunikiloj,

2. trovo de taŭga LOKO, kie prezento de Esperanto kongruas kun la celoj de la radio  (televido, gazeto ktp.) kaj kapto de ĝusta MOMENTO por proponi ĝin,

3. Propono de valora ENHAVO por la elsendo.

 

Se temas pri la loko kaj momento, ne ofte efikas petoj pri prezento de Esperanto pro komplezo, „ĉar ni, esperantistoj, bezonas tion”. La amaskomunikiloj havas siajn celojn. La priesperanta propono devas "trafi" la celojn de la radio. Kaj Esperanto trovis ĝustan lokon en la interesa radia elsendo.

Ni estas tute konsciaj, ke esperantistoj NE devus esti PETANTOJ, sed helpantoj, plenrajtaj PARTNEROJ. 

 

Tio estis ne nur belega, kortuŝa elsendo, sed ankaŭ sukcesa kaj vasta informado pri Esperanto.

Magdalena Tatara – estraranino de ILEI-PL,

surbaze de intervjuo kun Maria Majerczak kaj rekta sperto

 ilei.pollando.eo@gmail.com

antaŭa paĝo antaŭa paĝo                                                                     supren
 INTERNACIA LIGO DE ESPERANTISTAJ INSTRUISTOJ (ILEI) - POLA SEKCIO