Historio
Ni starigis la interretan "Novaĵservon de
Pola Sekcio de ILEI" en febr.2005.
Ĝi daŭrigis nian informadon pere de "LIGILO de
la Pola Sekcio de ILEI", kiu aperadis ekde 1996.
Antaŭ ol la novaĵservaj informoj povis
aperi en la retpaĝo de la Pola Sekcio de ILEI, funkciis nia retmesaĝa kaj SMS-a
servo. Daŭre aperadis - en elektronika versio - „Ligilo" por la
polaj ILEI-membroj kun aldonaj, eksternovaĵservaj informoj, artikoloj kaj aliaj
materialoj.
Ekde la komenco la Novaĵservo havas du fakojn:
- Informoj el la lando;
- Informoj el la mondo.
Nun
Nun la informojn de la Novaĵservo oni povas
legadi en nia retpaĝo. Oni povas ankaŭ ricevadi ilin retpoŝte. Por peti senpagan abonon, bv. sendi vian retadreson
al: "Novaj'servo de Pola Sekcio de ILEI" < piotr.espm@gmail.com>.
LA CELO de la Novaĵservo estas:
1. LIVERADI
al la polaj ILEI-membroj, kunlaborantoj, aliaj polaj esperantistoj,
studentaj E-rondoj, al la Estraro kaj Komitato de ILEI mondskala kaj foje al
diverslandaj esperantistoj
· akiritajn de ni INFORMOJN PRI GRAVA AGADO DE POLAJ instruistoj,
universitataj medioj kaj aliaj esperantistoj,
· informojn pri faktoj EL EKSTERLANDO, kiujn ni havos eblecon prilabori
dank'al kontakto kun la koncerna realo;
2. PERADI
al la polaj instruistoj, kunlaborantoj, studentoj GRAVAJN INFORMOJN EL LA
TUTA MONDO.
La ĉefa objekto de nia intereso estas
· faktoj inspirantaj agadon kaj
· informoj pri la prestiĝo de Esperanto,
utilaj en informado pri la Internacia Lingvo,
3. ORGANIZADI / KUNORDIGADI iujn agojn.
Kiel videblas, nia celo estas
I N S P I R A D I A G A D O N.
La Novaĵservo ne havas ankoraŭ
nomon… Eble vi havas ideon…?
La Novaĵservon ekde la komenco
gvidas Maria Majerczak, pri dissendado de informoj
okupiĝas ankaŭ Piotr Nosek.
Kunlaborantoj serĉataj. Serĉata estas ankaŭ persono kun ĵurnalisma
sperto, kiu transprenus la (atentu, ege temporaban!) gvidadon.
antaŭa
paĝo
|
supren
|